Metodologio de historio (aŭ de la historiaj sciencoj) enhavas la aron de teknikoj, metodoj kaj proceduroj uzataj de la historiistoj por utiligi la unuarangajn fontojn kaj aliajn pruvojn (arkeologio, arkiviko, helpaj historiaj sciencoj ktp.) por esploradi okazaĵojn de la pasinteco elstaraj por la homaj socioj. Tiu metodologio celas la prilaboradon de la historiografio (aŭ historiografia produkto). La demando pri la naturo de la historia metodo kaj, eĉ, ties propra meditado kiel scienca metodo, estas studita de la epistemologio (filozofio de la scienco, metodologio de la sociaj sciencoj) kaj la filozofio de la historio kaj iel de la historiologio (aŭ teorio de la historio).
La ĉefaj ŝtupoj de la komuna proceduro fare de la historiistoj en sia laboro estas la jenaj:
Post la fino de tiu procezo, restas la publikigo, nepra paŝo por ke la scienca komunumo kunhavu kaj submetu la laboron al scienca debato kaj falsigklopodo (cele al la konfirmo de ties aŭtenteco) kaj oni disvastigu ĝin inter la publiko por ke ties sciaro povu utili al la celoj de la historio.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search